(tri poemaroj jam aperis (legu ilin !) , baldaŭ kvara , eĉ pli pli bona , aperos.)
Kiel niaj
Falinta branĉo ruladas
sur trotuaro larĝa,
malrapide, laŭkaprice de la vento
aŭ pro juna piedo...
kiu ĝin petole batadas.
Ĝi falis hazarde el arbo maljuna,
kiel niaj haroj blankaj,
kiel niaj fortoj lacaj,
kiel niaj malsukcesoj...
Malrapide ĝi ruladas
inter la pasantoj,
sed temas pri simpla branĉo
frakasita
aŭ simple deŝirita,
mi ne scias,
ĝi ruladas kaj baldaŭ
en iu ajn momento,
balaisto ĝin delevos
kaj en strat-rubujon...
tuj ĝin metos.
Arquillos junio 2017